- Estas bonvenigata ĉiu anekdoto kaj gaja rakonteto, sendepende de tio, kiom longa estas ĝia barbo.
Nur ke estu la originale tradukita (aŭ verkita) historieto, ne fortirita de esper-reto.
- Seksaj temoj estas malpermesataj de l'retejadminastrado, do ni estu moderaj.
- Ankaŭ politikaj aŭ naciaj temoj ne devas esti provoke ofendaj.
- Infanaj "stultaĝoj" (originale tradukitaj) estas libere akceptataj.
- Preferindas komentoj, kies celo estas korekti stilon aŭ gramatikerojn,
aŭ male - substreki ies sukceson.
Remarkoj kiel: "Estas delonge konate", "Por kio tion skribi" k.s., estas maldezirindaj. Se iun mesaĝon vi akceptas kiel ofendan - skribu private al la mastro.
- Subtenaj signoj estas allaseblaj, sed limigataj. Malsubtenaj signoj estas eĉ pli limigataj. (Kvanto da mesaĝoj tage de unu vizitanto estas regulata aŭtomate, do ne malŝparu por nuraj 'ridetoj').
- Nur ridhistorioj estas temo de ĉi paĝo, por ĉiuj aliaj temoj estas aliaj lokoj.
|