|
Enskribu || Seruĉu || Reguloj Entute da mesaĝoj: 175. Sur la paĝo 10 mesaĝoj de 101 ĝis 110 Paĝoj: << [1] ... [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] ... [18] >>
Liss
[11.06.2006 в 20:21]
- Kiu korpoparto simbolas amon? - demandas profesoro. - Ĉu vira aŭ virina? - studantino volas precizigi. - Ho, moroj - suspiras la profesoro - En mia tempo tio estis simple koro. Komentoj
R.L
[24.06.2006 в 10:16]
Eksperimento - sciencdoktoro esploras pingvenkonduton. Asistanto staras sur rultabureto, la doktoro metis sur lian kapon ĉapeton kun longa kartona beko - imiti la pingvenan, turnas la tabureton: - Je..s io ĉitie nesufiĉas.., kaŭru amiketo kaj saltetu. Asistanto kaŭras surplanke kaj eksaltas. - Jen, nun pli similas! - Al mi ŝajnas, ke ne tre.. - Sed via opinio, kara, sciencon ne interesas! Komentoj
R.L
[27.06.2006 в 20:29]
- Oni diras ke por sano estas utile iradi nudpiede.. - Ja vere.. kiam mi vekiĝas matene en botoj ŝuita, nepre sekvas kapdoloro!
Komentoj
R.L
[29.06.2006 в 17:33]
- Panjo, kiel homoj trafas en televidilon? - demandas kvarjarulino. Patrino longe kaj detale rakontas pri elektra-radia tubo, onda signalo, anteno.. La knabineto atente aŭskultas. - Ĉu vi komprenis? La filino kapjesas kaj pludemandas: - Sed kiel ili de tie eliras? Komentoj
R.L
[08.07.2006 в 14:13]
En publika letero al Vatikana estraro Den Braun rimarkis: "..Tute vane vi atribuas tiom grandan atenton al la verko "Kod Davinĉi", ja ekzistas sennombre da iliaj libroj ne koheraj al via doktrino - ekz: lernilo pri astronomio, biologio kaj ankaŭ historio." Komentoj
Lipstik
[12.07.2006 в 15:49]
- Kara, kisu min! Ho, kiom agrable! Nun forkraĉu la cigaredon kaj provu ankoraŭ foje! Komentoj
LR
[17.07.2006 в 14:51]
Geopolitika: Estis-restis ogro. Malbona-malbona. Kaj samtempe estis prodo. Tre-tre bona. Venis la prodo, luktis kun la ogro kaj venkis lin. Kaj formanĝis. Komentoj
LR
[27.07.2006 в 22:00]
Instruistino rakontas al tria klaso fabelon "Tri porkidoj": - ...kaj tiam venis Naf-Naf al vilaĝano peti faskon da fojno por la dometo. Laŭ via opinio, kion respondis la vilaĝano? Vovĉjo: - Li diris - Fi-iĝi! Parolanta porko! Komentoj
bok
[03.08.2006 в 01:27]
- Ĉu vi kontentas pri via nova motorciklo? - Ne tre ofte ni kunas, jen ĝi jen mi bezobas tiparadon. Komentoj Paĝoj: << [1] ... [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] ... [18] >> Rakontu esperante vian ŝatatan anekdoton:estu ĝi konata, eĉ kun longa barbo - ne gravas, rememoru tiujn, kiuj iam plaĉis.Via komento |
__
__